ANONIMAJ EPIGRAMOJ


Kiu vir' jam estis edzo, kaj edziĝi ree deziras,
estas ŝiprompulo, kiu ree ekiras al la mar'.

2.
Konon' duulna kaj kvarulna la edzin'.
Se l' plandoj kuŝas samaloke en la lit',
ĝis kie do atingas lipoj de Konon'?

3.
Ho, se mi roz' purpura fariĝus, ke vi, deŝirinte,
metus min inter la du neĝomontetojn de l' brust'.